diff runtime/tutor/tutor.eo.utf-8 @ 1623:53938adac247

updated for version 7.2a
author vimboss
date Tue, 24 Jun 2008 22:14:38 +0000
parents
children 7bc41231fbc7
line wrap: on
line diff
new file mode 100644
--- /dev/null
+++ b/runtime/tutor/tutor.eo.utf-8
@@ -0,0 +1,967 @@
+==============================================================================
+=   B o n v e n o n  al  la  I n s t r u i l o  de  V I M  -  Versio 1.0.eo  =
+==============================================================================
+
+   Vim estas tre potenca redaktilo, kiu havas multajn komandojn, tro da ili
+   por ĉion klarigi en instruilo kiel ĉi tiu. Ĉi tiu instruilo estas
+   fasonita por priskribi sufiĉajn komandojn, por ke vi kapablu uzi Vim
+   kun sufiĉa facileco.
+
+   La tempo bezonata por plenumi la kurson estas 25-30 minutoj, kaj dependas
+   de kiom da tempo estas uzata por eksperimenti.
+
+   ATENTU:
+   La komandoj en la lecionoj ŝanĝos la tekston. Kopiu tiun ĉi dosieron
+   por ekzerci vin (se vi lanĉis "vimtutor", tiam estas jam kopio).
+
+   Gravas memori, ke ĉi tiu instruilo estas organizata por instrui per
+   la uzo. Tio signifas, ke vi devas plenumi la komandojn por bone lerni
+   ilin. Se vi nur legas la tekston, vi forgesos la komandojn!
+
+   Nun, certigu, ke la majuskla baskulo NE estas en reĝimo majuskla,
+   kaj premu la klavon  j  sufiĉe da fojoj por movi la kursoron, kaj por
+   ke la leciono 1.1 plenigu la ekranon.
+
+~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
+                         Leciono 1.1:  MOVI LA KURSORON
+
+
+  ** Por movi la kursoron, premu la h,j,k,l klavojn kiel montrite. **
+         ^
+         k        Konsilo: La klavo h estas la plej liva kaj movas liven.
+   < h       l >           La klavo l estas la plej dekstra kaj movas dekstren.
+         j                 La klavo j aspektas kiel malsuprena sago.
+         v
+  1. Movu la kursoron sur la ekrano ĝis kiam vi sentas vin komforta.
+
+  2. Premu la klavon (j) ĝis kiam ĝi ripetas.
+     Vi nun scias, kiel moviĝi al la sekvanta leciono
+
+  3. Uzante la malsuprenan klavon, moviĝu al la leciono 1.2.
+
+RIMARKO: Se vi dubas pri tio, kion vi premis, premu <ESK> por reiri al
+         la normala reĝimo. Tiam repremu la deziratan komandon.
+
+RIMARKO: La klavoj de la kursoro devus ankaŭ funkcii. Sed uzante hjkl,
+         vi kapablos moviĝi pli rapide post kiam vi kutimiĝos.
+
+~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
+                           Leciono 1.2:  ELIRI EL VIM
+
+
+  !! RIMARKO: Antaŭ ol plenumi iujn subajn paŝojn ajn, legu la tutan lecionon!!
+
+  1. Premu la klavon <ESK> (por certigi, ke vi estas en normala reĝimo).
+
+  2. Tajpu:       :q! <Enenklavo>.
+     Tio eliras el la rekdaktilo, SEN konservi la ŝanĝojn, kion vi faris.
+
+  3. Kiam vi vidas la ŝelinviton, tajpu la komandon kiun vi uzis por eniri 
+     en ĉi tiu instruilo. Tio estus:   vimtutor <Enenklavo>
+
+  4. Se vi memoris tiujn paŝojn kaj sentas vin memfida, plenumu la paŝojn
+     1 ĝis 3 por eliri kaj reeniri la redaktilon.
+
+RIMARKO: :q! <Enenklavo> eliras sen konservi la ŝanĝojn kion vi faris. 
+         Post kelkaj lecionoj, vi lernos kiel konservi la ŝanĝojn al dosiero.
+
+  5. Movu la kursoron suben ĝis la leciono 1.3.
+
+~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
+                   Leciono 1.3:  REDAKTO DE TEKSTO - FORVIŜO
+
+
+             ** Premu  x  por forviŝi la signon sub la kursoro. **
+
+  1. Movu la kursoron al la suba linio markita per --->.
+
+  2. Por korekti la erarojn, movu la kursoron ĝis kiam ĝi estas sur la
+     forviŝenda signo.
+
+  3. Premu la klavon  x  por forviŝi la nedeziratan signon.
+ 
+  4. Ripetu paŝojn 2 ĝis 4 ĝis kiam la frazo estas ĝusta.
+
+
+---> La boovinno saaltiss ssur laa luuno.
+
+  5. Post kiam la linio estas ĝusta, iru al la leciono 1.4
+
+RIMARKO: Trairante la instruilon, ne provu memori, lernu per la uzo.
+
+
+
+~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
+                    Leciono 1.4:  REDAKTO DE TEKSTO - ENMETO
+
+
+                      ** Premu  i  por enmeti tekston. **
+
+  1. Movu la kursoron al la unua suba linio markita per --->.
+
+  2. Por igi la unuan linion sama ol la dua, movu la kursoron sur la unuan
+     signon post kie la teksto estas enmetenda.
+
+  3. Premu  i  kaj tajpu la bezonatajn aldonojn.
+
+  4. Premu <ESK> kiam la eraroj estas korektitaj por reiri al la normala
+     reĝimo. Ripetu la paŝojn 2 ĝis 4 por korekti la frazon.
+
+---> Mank en ĉi linio.
+---> Mankas tekston en ĉi tiu linio.
+
+  5. Kiam vi sentas vin komforta pri enmeto de teksto, moviĝu al la
+     leciono 1.5.
+
+
+
+~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
+                  Leciono 1.5:  REDAKTO DE TEKSTO - POSTALDONO
+
+
+                    ** Premu  A  por postaldoni tekston. **
+
+  1. Movu la kursoron al la unua suba linio markita per --->.
+     Ne gravas sur kiu signo estas la kursoro.
+
+  2. Premu  A  kaj tajpu la bezonatajn aldonojn.
+
+  3. Post kiam la teksto estas aldonita, premu <ESK> por reiri al la normala
+     reĝimo.
+
+  4. Movu la kursoron al la dua linio markita per ---> kaj ripetu la 
+     paŝojn 2 kaj 3 por korekti la frazon.
+
+---> Mankas teksto el ti
+     Mankas teksto el tiu linio.
+---> Mankas ankaŭ teks
+     Mankas ankaŭ teksto ĉi tie.
+
+  5 Kiam vi sentas vin komforta pri postaldono de teksto, moviĝu al la
+    leciono 1.6
+
+
+~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
+                         Leciono 1.6:  REDAKTI DOSIERON
+
+                ** Uzu  :wq  por konservi dosieron kaj eliri. **
+
+  !! RIMARKO: Antaŭ ol plenumi iun suban paŝon ajn, legu la tutan lecionon!!
+
+  1. Eliru el la instruilo kiel vi faris en la leciono 1.2:  :q!
+
+  2. Ĉe la ŝelinvito, tajpu ĉi tiun komandon:  vim tutor <Enenklavo>
+     'vim' estas la komando por lanĉi la redaktilon Vim, 'tutor' estas la
+     dosiernomo de la dosiero, kiun vi volas redakti.  Uzu dosieron, kiu
+     ŝanĝeblas.
+
+  3. Enmetu kaj forviŝu tekston, kiel vi lernis en la antaŭaj lecionoj.
+
+  4. Konservu la dosieron kun ŝanĝoj kaj eliru el Vim per:  :qw  <Enenklavo>
+
+  5. Relanĉu la instruilon vimtutor kaj moviĝu suben al la sekvanta resumo.
+
+  6. Post kiam vi legis la suprajn paŝojn, kaj komprenis ilin: faru ilin.
+
+
+~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
+                                Leciono 1 RESUMO
+
+  1. La kursoro moviĝas aŭ per la sagoklavoj, aŭ per la klavoj hjkl.
+        h (liven)     j (suben)      k (supren)     l (dekstren)
+
+  2. Por lanĉi Vim el la ŝelinvito, tajpu:  vim DOSIERNOMO <Enenklavo>
+
+  3. Por eliri el Vim, tajpu:  <ESK>  :q! <Enenklavo>  por rezigni la ŝanĝojn
+
+  4. Por forviŝi la signojn ĉe la pozicio de la kursoro, tajpu:  x
+
+  5. Por enmeti aŭ postaldoni tekston, tajpu:
+          i  tajpu enmetendan tekston        <ESK>
+             enmetas tekston antaŭ la kursoro
+
+          A  tajpu la postaldonendan tekston <ESK>
+             postaldonas post la kursoro
+
+RIMARKO: Premo de <ESK> iras al la normala reĝimo, aŭ rezignas la
+         nedeziratan aŭ parte plenumita komando.
+
+Nun daŭrigu al la leciono 2.
+
+
+~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
+                        Leciono 2.1: KOMANDOJ DE FORVIŜO
+
+
+                      ** Tajpu  dw  por forviŝi vorton. **
+
+  1. Premu  <ESK>  por certigi, ke vi estas en normala reĝimo.
+
+  2. Movu la kursoron al la linio markita per --->.
+
+  3. Movu la kursoron al la komenco de vorto, kiu forviŝendas.
+
+  4. Tajpu   dw   por forviŝi la vorton.
+
+  RIMARKO: La litero  d  aperos en la lasta linio sur la ekrano kiam vi
+           tajpas ĝin. Vim atendas ĝis kiam vi tajpas  w .  Se vi vidas
+           alian signon ol  d  vi tajpis ion mise; premu  <ESK>  kaj
+           rekomencu.
+
+---> Estas iuj vortoj kiuj Zamenhof ne devus esti akuzativo en ĉi tiu frazo.
+
+  5. Ripetu paŝojn 3 kaj 4 ĝis kiam la frazo estas ĝusta kaj moviĝu al la
+     leciono 2.2.
+
+
+~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
+                     Leciono 2.2: PLIAJ KOMANDOJ DE FORVIŜO
+
+               ** Tajpu  d$  por forviŝi la finon de la linio. **
+
+  1. Premu  <ESK>  por certigi, ke vi estas en normala reĝimo.
+
+  2. Movu la kursoron sur la suban linion markita per --->.
+
+  3. Movu la kursoron ĉe la fino de la ĝusta linio (POST la unua . ).
+
+  4. Tajpu   d$   por forivŝi ĝis la fino de la linio.
+
+---> Iu tajpis la finon de ĉi tiu linio dufoje. fino de ĉi tiu linio dufoje.
+
+
+  5. Moviĝu al la leciono 2.3 por kompreni kio okazas.
+
+
+
+~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
+                     Leciono 2.3: PRI OPERATOROJ KAJ MOVOJ
+
+
+  Multaj komandoj, kiuj ŝanĝas la tekston, estas faritaj de operatoro kaj
+  movo. La formato de komando de forviŝo per la operatoro de forviŝo  d
+  estas kiel sekvas:
+
+       d   movo
+
+  Kie:
+    d      - estas la operatoro de movo
+    movo   - estas tio, pri kio la operatoro operacios (listigita sube)
+
+  Mallonga listo de movoj:
+    w - ĝis la komenco de la sekvanta vorto, krom ĝian unuan signon.
+    e - ĝis la fino de la nuna vorto, krom la lasta signo.
+    $ - ĝis la fino de la linio, krom la lasta signo.
+
+  Do tajpo de   'de'   forviŝos ekde la kursoro ĝis la fino de la vorto.
+
+RIMARKO: Premo de nur la movo en Normala reĝimo sen operatoro movos
+         la kursoron kiel specifite.
+
+
+~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
+                       Leciono 2.4: UZI NOMBRON POR MOVO
+
+             ** Tajpo de nombro antaŭ movo ripetas ĝin laŭfoje. **
+
+  1. Movu la kursoron ĉe la komenco de la suba linio markita per --->.
+
+  2. Tajpu  2w  por movi la kursoron je du vortoj antaŭen.
+
+  3. Tajpu  3e  por movi la kursoron ĉe la fino de la tria vorto antaŭen.
+
+  4. Tajpu  0  (nul) por moviĝi ĉe la komenco de la linio.
+
+
+  5. Ripetu paŝojn 2 ĝis 3 kun malsamaj nombroj.
+
+---> Tio estas nur linio kun vortoj, kie vi povas moviĝi.
+
+  6. Moviĝu al la leciono 2.5.
+
+
+~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
+                    Leciono 2.5: UZI NOMBRON POR FORVIŜI PLI
+
+            ** Tajpo de nombro kun operatoro ripetas ĝin laŭfoje. **
+
+  En la kombinaĵo de la operatoro de forviŝo, kaj movo kiel menciita
+  ĉi-supre, eblas aldoni nombron antaŭ la movo por pli forviŝi:
+        d  nombro   movo
+
+  1. Movu la kursoron ĉe la unua MAJUSKLA vorto en la linio markita per --->.
+
+  2. Tajpu  d2w  por forviŝi la du MAJUSKLAJN vortojn
+
+  3. Ripetu paŝojn 1 ĝis 2 per malsama nombro por forviŝi la sinsekvajn
+     MAJUSKLAJN vortojn per unu komando
+
+---> Tiu AB CDE linio FGHI JK LMN OP de vortoj estas Q RS TUV purigita.
+
+
+~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
+                    Leciono 2.6: OPERACII SUR LINIOJ
+
+                   ** Tajpu  dd  por forviŝi tutan linion. **
+
+  Pro la ofteco de forviŝo de tuta linio, la verkisto de Vi decidis, ke
+  estus pli facile simple tajpi du d-ojn  por forviŝi linion.
+
+  1. Movu la kursoron sur la duan linion en la suba frazo.
+  2. Tajpu  dd  por forviŝi la linion.
+  3. Nun moviĝu al la kvara linio.
+  4. Tajpu   2dd   por forviŝi du liniojn.
+
+---> 1)  Rozoj estas ruĝaj,
+---> 2)  Ŝlimo estas amuza,
+---> 3)  Violoj estas bluaj,
+---> 4)  Mi havas aŭton,
+---> 5)  Horloĝoj diras kioma horo estas,
+---> 6)  Sukero estas dolĉa,
+---> 7)  Kaj tiel vi estas.
+
+
+~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
+                       Leciono 2.7: LA KOMANDO DE MALFARO
+
+ ** Premu u por malfari la lastajn komandojn, U por ripari la tutan linion. **
+
+  1. Movu la kursoron ĉe la suba linio markita per ---> kaj metu ĝin sur
+     la unuan eraron.
+  2. Tajpu  x  por forviŝi la unuan nedeziratan signon.
+  3. Nun tajpu  u  por malfari la lastan plenumitan komandon.
+  4. Ĉi-foje, riparu ĉiujn erarojn en la linio kaj ĝia originala stato.
+  5. Nun tajpu majusklan  U  por igi la linion al ĝia antaŭa stato.
+  6. Nun tajpu  u  kelkfoje por malfari la  U  kaj antaŭajn komandojn.
+  7. Nun tajpu CTRL-R (premante la CTRL klavon dum vi premas R) kelkfoje
+     por refari la komandojn (malfari la malfarojn).
+
+---> Koorektii la erarojn sur tiuu ĉi liniio kaj remettu illlin per malfaro.
+
+  8. Tiuj estas tre utilaj komandoj.  Nun moviĝu al la leciono 2 RESUMO.
+
+
+~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
+                                Leciono 2 RESUMO
+
+  1. Por forviŝi ekde la kursoro ĝis la sekvanta vorto, tajpu:    dw
+  2. Por forviŝi ekde la kursoro ĝis la fino de la linio, tajpu:  d$
+  3. Por forviŝi tutan linion, tajpu:                             dd
+
+  4. Por ripeti movon, antaŭmetu nombron:                         2w
+  5. La formato de ŝanĝa komando estas:
+           operatoro   [nombro]   movo
+
+     kie:
+       operatoro - estas tio, kio farendas, kiel  d  por forviŝi
+       [nombro]  - estas opcia nombro por ripeti la movon
+       movo      - movas sur la teksto por operacii, kiel ekzemple  w (vorto),
+                   $ (ĝis fino de linio), ktp.
+
+  6. Por moviĝi al la komenco de la linio, uzu nul:  0
+
+  7. Por malfari antaŭajn agojn, tajpu:               u (minuskla u)
+     Por malfari ĉiujn ŝanĝojn sur la linio, tajpu:   U (majuskla U)
+     Por refari la malfarojn, tajpu:                  CTRL-R
+
+
+~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
+                         Leciono 3.1 LA KOMANDO DE METO
+
+    ** Tajpu  p  por meti tekston forviŝitan antaŭe post la kursoro. **
+
+  1. Movu la kursoron ĉe la unua ---> suba linio.
+
+  2. Tajpu  dd  por forviŝi la linion kaj konservi ĝin ene de reĝistro de Vim.
+
+  3. Movu la kursoron ĉe la linio c), SUPER kie la forviŝita linio devus esti.
+
+  4. Tajpu  p  por meti la linion sub la kursoron.
+
+  5. Ripetu la paŝojn 2 ĝis 4 por meti ĉiujn liniojn en la ĝusta ordo.
+
+---> d) Ĉu ankaŭ vi povas lerni?
+---> b) Violoj estas bluaj,
+---> c) Inteligenteco lerneblas,
+---> a) Rozoj estas ruĝaj,
+
+
+~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
+                     Leciono 3.2 LA KOMANDO DE ANSTATAŬIGO
+
+       ** Tajpu  rx  por anstataŭigi la signon ĉe la kursoro per  x . **
+
+
+  1. Movu la kursoron ĉe la unua suba linio markita per --->.
+
+  2. Movu la kursoron ĝis la unua eraro.
+
+  3. Tajpu  r  kaj la signon, kiu devus esti tie.
+
+  4. Ripetu paŝojn 2 kaj 3 ĝis kiam la unua linio egalas la duan.
+
+---> Kiem tiu lanio estis tajpita, iu pramis la naĝuftajn klovojn!
+---> Kiam tiu linio estis tajpita, iu premis la neĝustajn klavojn!
+  
+  5. Nun moviĝu al la leciono 3.3.
+
+Rimarko: Memoru, ke vi devus lerni per uzo, kaj ne per memorado.
+
+
+~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
+                       Leciono 3.3 LA OPERATORO DE ŜANĜO
+
+              ** Por ŝanĝi ĝis la fino de la vorto, tajpu  ce . **
+
+  1. Movu la kursoron ĉe la unua suba linio markita per --->.
+
+  2. Metu la kursoron sur la  d  en  lduzw
+
+  3. Tajpu  ce  kaj la ĝustan vorton (en tiu ĉi kazo, tajpu inio ).
+
+  4. Premu <ESK> kaj moviĝu al la sekvanta signo, kiu bezonas ŝanĝon.
+
+  5. Ripetu la paŝojn 3 kaj 4 ĝis kiam la unua frazo egalas la duan.
+
+---> Tiu lduzw havas kelkajn vortojn, kiii bezas ŝanĝon per la ŝanĝooto.
+---> Tiu linio havas kelkajn vortojn, kiuj bezonas ŝanĝon per la ŝanĝoperatoro.
+
+
+~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
+                         Leciono 3.4 PLIAJ ŜANĜOJ PER c
+
+        ** La operatoro de ŝanĝo uzeblas kun la sama movo ol forviŝo. **
+
+  1. La operatoro de ŝanĝo funkcias sammaniere kiel forviŝo. La formato estas:
+
+       c    [nombro]   movo
+
+  2. La movoj estas samaj, kiel ekzemple   w (vorto) kaj $ (fino de linio).
+
+  3. Moviĝu ĉe la unua suba linio markita per --->.
+
+  4. Movu la kursoron al la unua eraro.
+
+  5. Tajpu  c$  kaj tajpu la reston de la linio kiel la dua kaj premu <ESK>.
+
+---> La fino de ĉi tiu linio bezonas helpon por igi ĝin same kiel la dua.
+---> La fino de ĉi tiu linio bezonas korektojn per uzo de la komando  c$
+
+RIMARKO:  Vi povas uzi la klavon Retropaŝo por korekti erarojn dum vi tajpas.
+
+
+~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
+                                Leciono 3 RESUMO
+
+  1. Por remeti tekston, kiun vi ĵus forviŝis, tajpu  p. Tio metas la
+     forviŝitan tekston POST la kursoro (se linio estis forviŝita, ĝi
+     iros en la linion sub la kursoro).
+
+  2. Por anstataŭigi la signon sub la kursoro, tajpu  r  kaj tiam la signon
+     kion vi deziras havi tie.
+
+  3. La operatoro de ŝanĝo ebligas al vi ŝanĝi ekde la kursoro, ĝis kie
+     la movo iras.  Ekz. tajpu  ce  por ŝanĝi ekde la kursoro ĝis la fino
+     de la vorto,  c$  por ŝanĝi ĝis la fino de la linio.
+
+  4. La formato de ŝanĝo estas:
+
+         c    [nombro]   movo
+
+Nun daŭrigu al la sekvanta leciono.
+
+
+~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
+              Leciono 4.1: POZICIO DE KURSORO KAJ STATO DE DOSIERO
+
+  ** Tajpu CTRL-G por montri vian pozicion en la dosiero kaj la dosierstaton.
+     Tajpu  G  por moviĝi al linio en la dosiero. **
+
+  RIMARKO: Legu la tutan lecionon antaŭ ol plenumi iun paŝon ajn!!
+
+  1. Premu la klavon Ctrl kaj premu  g . Oni nomas tion CTRL-G.
+     Mesaĝo aperos ĉe la suba parto de la paĝo kun la dosiernomo kaj la
+     pozicio en la dosiero. Memoru la numeron de la linio por paŝo 3.
+
+  RIMARKO: Vi eble vidas la pozicion de la kursoro ĉe la suba dekstra 
+           angulo de la ekrano. Tio okazas kiam la agordo 'ruler' estas
+           ŝaltita (vidu  :help 'ruler')
+
+  2. Premu  G  por moviĝi ĉe la subo de la dosiero.
+     Tajpu gg  por moviĝi ĉe la komenco de la dosiero.
+
+  3. Tajpu la numeron de la linio kie vi estis kaj poste G .  Tio removos
+     vin al la linio, kie vi estis kiam vi unue premis CTRL-G.
+
+  4. Se vi sentas vin komforta, plenumu paŝojn 1 ĝis 3.
+
+
+~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
+                        Leciono 4.2 LA KOMANDO DE SERĈO
+
+             ** Tajpu  /  kaj poste frazon por serĉi la frazon. **
+
+  1. En normala reĝimo, tajpu la  /  signon.  Rimarku, ke ĝi kaj la kursoro
+     aperas ĉe la suba parto de la ekrano kiel por la  :  komando.
+
+  2. Nun tajpu 'errarro' <Enenklavo>.
+     Tio estas la vorto, kion vi volas serĉi.
+
+  3. Por serĉi la saman frazon denove, simple tajpu  n .
+     Por serĉi la saman frazon denove en la retrodirekto, tajpu  N .
+
+  4. Por serĉi frazon en la retrodirekto, uzu  ?  anstataŭ  / .
+
+  5. Por reiri tien, el kie vi venis, premu  CTRL-O (Premu Ctrl kaj o
+     literon o).  Ripetu por pli retroiri.  CTRL-I iras antaŭen.
+
+---> "errarro" ne estas maniero por literumi eraro; errarro estas eraro.
+
+RIMARKO: Kiam la serĉo atingas la finon de la dosiero, ĝi daŭras ĉe la
+         komenco, krom se la agordo 'wrapscan' estas malŝaltita.
+
+
+~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
+                     Leciono 4.3 SERĈO DE KONGRUAJ KRAMPOJ
+
+                 ** Tajpu  %  por trovi kongruan ), [ aŭ  } **
+
+  1. Poziciu la kursoron sur iun (, [ aŭ { en la linio markita per --->.
+
+  2. Nun tajpu la  %  signon.
+
+  3. La kursoro moviĝas al la kongrua krampo.
+
+  4. Tajpu  %  por movi la kursoron al la alia kongrua krampo.
+
+  5. Movu la kursoron al la alia (, ), [, ], {, } kaj observu tion,
+     kion  %  faras.
+
+---> Ĉi tiu ( estas testa linio kun (-oj, [-oj, ]-oj kaj {-oj, }-oj en ĝi. ))
+
+
+~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
+                     Leciono 4.4 LA KOMANDO DE ANSTATAŭIGO
+
+
+     ** Tajpu  :s/malnova/nova/g  por anstataŭigi 'nova' per 'malnova'. **
+
+  1. Movu la kursoron al la suba linio markita per --->.
+
+  2. Tajpu  :s/laa/la <Enenklavo> .  Rimarku, ke la komando ŝanĝas nur la 
+     unuan okazaĵon de "laa" en la linio.
+
+  3. Nun tajpu  :s/laa/la/g .  Aldono de  g  opcio signifas mallokan
+     anstataŭigon en la linio. Ĝi ŝanĝas ĉiujn okazaĵojn de "laa" en la
+     linio.
+
+---> laa plej bona tempo por vidi florojn estas en laa printempo.
+
+  4. Por ŝanĝi ĉiujn okazaĵojn de iu ĉena signo inter du linioj,
+     tajpu    :#,#s/malnova/nova/g   kie #,# estas la numeroj de linioj de la
+                                     intervalo de la linioj kie la anstataŭigo
+                                     okazos.
+     Tajpu    :%s/malnova/nova/g     por ŝanĝi ĉiujn okazaĵojn en la tuta
+                                     dosiero.
+     Tajpu    :s/malnova/nova/gc     por trovi ĉiujn okazaĵojn en la tuta
+                                     dosiero, kun invitilo ĉu anstataŭigi
+                                     aŭ ne.
+
+
+~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
+                                Leciono 4 RESUMO
+
+  1. CTRL-G  vidigas vian pozicion en la dosiero kaj la staton de la dosiero.
+            G  movas la kursoron al la fino de la dosiero.
+     numero G  movas la kursoron al tiu numero de linio.
+           gg  movas la kursoron al la unua linio.
+
+  2. Tajpo de  /  kaj frazon serĉas la frazon antaŭen.
+     Tajpo de  ?  kaj frazon serĉas la frazon malantaŭen.
+     Post serĉo, tajpu n por trovi la sekvantan okazaĵon en la sama direkto aŭ
+     N por serĉi en la mala direkto.
+     CTRL-O movas vin al la antaŭaj pozicioj, CTRL-I al la novaj pozicioj.
+
+  3. Tajpo de  %  kiam la kursoro estas sur (,),[,],{ aŭ } moviĝas al ĝia
+     kongruo.
+
+  4. Por anstataŭigi 'nova' en la unua 'malnova' en linio :s/malnova/nova
+     Por anstataŭigi 'nova' en ĉiuj 'malnova'-oj en linio :s/malnova/nova/g
+     Por anstataŭigi frazon inter du #-aj linioj          :#,#s/malnova/nova/g
+     Por anstataŭigi ĉiujn okazaĵojn en la dosiero        :%s/malnova/nova/g
+     Por demandi konfirmon ĉiu-foje, aldonu 'c'           :%s/malnova/nova/gc
+
+
+~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
+                   Leciono 5.1 KIEL PLENUMI EKSTERAN KOMANDON
+
+     ** Tajpu  :!  sekvata de ekstera komando por plenumi la komandon. **
+
+  1. Tajpu la konatan komandon  :  por pozicii la kursoron ĉe la suba parto
+     de la ekrano. Tio ebligas tajpadon de komando en komanda linio.
+
+  2. Nun tajpu la  !  (krisigno) signon. Tio ebligas al vi plenumi iun
+     eksteran ŝelan komandon ajn.
+
+  3. Ekzemple, tajpu  ls  post ! kaj tajpu <Enenklavo>. Tio listigos la 
+     enhavon de la dosierujo, same kiel se vi estis en ŝela invito.
+     Aŭ uzu  :!dir  se ls ne funkcias.
+
+RIMARKO: Eblas plenumi iun eksteran komandon ajn tiamaniere, ankaŭ kun
+         argumentoj.
+
+RIMARKO: Ĉiuj  :  komandoj devas finiĝi per tajpo de <Enenklavo>
+         Ekde nun, ni ne plu mencios tion.
+
+
+~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
+                    Leciono 5.2 PLI PRI KONSERVO DE DOSIERO
+
+   ** Por konservi la faritajn ŝanĝojn en la teksto, tajpu  :w DOSIERNOMO. **
+
+  1. Tajpu  !dir  aŭ  !ls  por akiri liston de via dosierujo.
+     Vi jam scias, ke vi devas tajpi <Enenklavo> post tio.
+
+  2. Elektu dosieron, kiu ne jam ekzistas, kiel ekzemple TESTO.
+
+  3. Nun tajpu:   :w TESTO   (kie TESTO estas la elektita dosiernomo)
+
+  4. Tio konservas la tutan dosieron (instruilo de Vim) per la nomo TESTO.
+     Por kontroli tion, tajpu   :!dir   aŭ   !ls   denove por vidigi vian
+     dosierujon.
+
+RIMARKO: Se vi volus eliri el Vim kaj restartigi ĝin denove per  vim TESTO,
+         la dosiero estus precize same kiel kopio de la instruilo kiam vi
+         konservis ĝin.
+
+  5. Nun forviŝu la dosieron tajpante (MS-DOS):     :!del TESTO
+                                   aŭ (UNIKSO):     :!rm TESTO
+
+
+~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
+                    Leciono 5.3 APARTIGI KONSERVENDAN TESTON
+
+    ** Por konservi parton de la dosiero, tajpu   v  movo  :w DOSIERNOMO **
+
+  1. Movu la kursoron al tiu linio.
+  
+  2. Premu  v  kaj movu la kursoron al la kvina suba ero.  Rimarku, ke la 
+     teksto emfaziĝas.
+
+  3. Premu la  :  signon.  Ĉe la fino de la ekrano  :'<,'>  aperos.
+
+  4. Tajpu  w TESTO  , kie TESTO estas dosiernomo, kiu ne jam ekzistas.
+     Kontrolu, ke vi vidas  :'<,'>w TESTO  antaŭ premi <Enenklavo>.
+
+  5. Vim konservos la apartigitajn liniojn al la dosiero TESTO.  Uzu  :dir
+     aŭ  :!ls  por vidigi ĝin.  Ne jam forviŝu ĝin.  Ni uzos ĝin en la
+     sekvanta leciono.
+
+RIMARKO: PREMO DE  v  komencas Viduman apartigon.  Vi povas movi la kursoron
+         por pligrandigi aŭ malpligrandigi la apartigon. Tiam vi povas uzi
+         operatoron por plenumi ion kun la teksto.  Ekzemple,  d  forviŝas
+         la tekston.
+
+
+~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
+                   Leciono 5.4 AKIRI KAJ KUNFANDI DOSIEROJN
+
+
+         ** Por enmeti la enhavon de dosiero, tajpu  :r DOSIERNOMON **
+
+  1. Movu la kursoron ĵus super ĉi tiu linio.
+
+RIMARKO: Post plenumo de paŝo 2, vi vidos tekston el la leciono 5.3.  Tiam
+         moviĝu SUBEN por vidi tiun lecionon denove.
+
+  2. Nun akiru vian dosieron TESTO uzante la komandon   :r TESTO   kie TESTO
+     estas la nomo de la dosiero, kiun vi uzis.
+     La dosiero, kion vi akiras, estas metita sub la linio de la kursoro.
+
+  3. Por kontroli, ĉu la dosiero akiriĝis, retromovu la kursoron kaj rimarku,
+     ke estas nun du kopioj de la leciono 5.3, la originala kaj la versio mem
+     de la dosiero.
+
+RIMARKO: Vi nun povas legi la eliron de ekstera komando. Ekzemple, 
+        :r !ls  legas la eliron de la komando ls kaj metas ĝin sub la
+        kursoron.
+
+
+~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
+                                Leciono 5 RESUMO
+
+
+  1.  :!komando  plenumas eksteran komandon.
+
+      Iuj utilaj ekzemploj estas:
+        (MS-DOS)           (UNIKSO)
+         :!dir              :!ls            - listigas dosierujon
+         :!del DOSIERNOMO   :!rm DOSIERNOMO - forviŝas la dosieron DOSIERNOMO
+
+  2.  :w DOSIERNOMO  konservas la nunan dosieron de Vim al disko kun la
+      nomo DOSIERNOMO.
+
+  3.  v  movo  :w DOSIERNOMO  konservas la Viduman apartigo de linioj en
+      dosiero DOSIERNOMO.
+
+  4. :r DOSIERNOMO  akiras la dosieron DOSIERNOMO el la disko kaj metas
+     ĝin sub la pozicion de la kursoro.
+
+  5. :r !dir  legas la eligon de la komando dir kaj metas ĝin sub la
+     pozicion de la kursoro.
+
+
+~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
+                       Leciono 6.1 LA KOMANDO DE MALFERMO
+
+
+  ** Tajpu o por malfermi linion sub la kursoro kaj eniri Enmetan reĝimon. **
+
+  1. Movu la kursoron al la suba linio markita per --->.
+
+  2. Tajpu la minusklan literon  o  por malfermi linion SUB la kursoro kaj
+     eniri la Enmetan reĝimon.
+
+  3. Nun tajpu tekston kaj premu <ESK> por eliri la Enmetan reĝimon.
+
+---> Post tajpo de  o  la kursoro moviĝas al la malfermata linio en
+     Enmeta reĝimo.
+
+  4. Por malfermi linion SUPER la kursoro, nur tajpu majusklan  O  ,
+     anstataŭ minusklan  o.  Provu tion per la suba linio.
+
+---> Malfermu linion SUPER tiu tajpante O dum la kursoro estas sur tiu linio.
+
+
+~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
+                      Leciono 6.2 LA KOMANDO DE POSTALDONO
+
+
+                  ** Tajpu  a  por enmeti POST la kursoro. **
+
+  1. Movu la kursoron ĉe la komenco de la linio markita per --->.
+
+  2. Premu  e  ĝis kiam la kursoro estas ĉe la fino de  li.
+
+  3. Tajpu  a  (minuskle) por aldoni tekston POST la kursoro.
+
+  4. Kompletigu la vorton same kiel la linio sub ĝi.  Premu <ESK> por
+     eliri la Enmetan reĝimon.
+
+  5. Uzu  e  por moviĝi al la sekvanta nekompleta vorto kaj ripetu   
+     paŝojn 3 kaj 4.
+
+---> Ĉi tiu lin ebligos vin ekz vin postal tekston al linio.
+---> Ĉi tiu linio ebligos vin ekzerci vin postaldoni tekston al linio.
+
+RIMARKO: Ĉiu  a, i kaj A  iras al la sama Enmeta reĝimo, la nura malsamo
+         estas tie, kie la signoj estas enmetitaj.
+
+
+~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
+                    Leciono 6.3 ALIA MANIERO POR ANSTATAŬIGI
+
+
+          ** Tajpu majusklan  R  por anstataŭigi pli ol unu signo. **
+
+  1. Movu la kursoron al la unua suba linio markita per --->.  Movu la
+     kursoron al la komenco de la unua  xxx .
+
+  2. Nun premu  R  kaj tajpu la nombron sub ĝi en la dua linio, por ke ĝi
+     anstataŭigu la xxx .
+
+  3. Premu <ESK> por foriri la Anstataŭigan reĝimon. Rimarku, ke la cetera
+     parto de la linio restas neŝanĝata.
+
+  4. Ripetu la paŝojn por anstataŭigi la restantajn xxx.
+
+---> Aldono de 123 al xxx donas al vi xxx.
+---> Aldono de 123 al 456 donas al vi 579.
+
+RIMARKO: Anstataŭiga reĝimo estas same kiel Enmeta reĝimo, sed ĉiu signo
+         tajpita forviŝas ekzistan signon.
+
+
+~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
+                      Leciono 6.4 KOPII KAJ ALGLUI TEKSTON
+
+
+     ** Uzu la  y  operatoron por kopii tekston, kaj  p  por alglui ĝin **
+
+
+  1. Iru al la linio markita per ---> sube kaj poziciu la kursoron post "a)".
+
+  2. Komencu la Viduman reĝimon per  v  kaj movu la kursoron ĵus antaŭ "unua".
+
+  3. Tajpu  y  por kopii la emfazitan tekston.
+
+  4. Movu la kursoron ĉe la fino de la linio:  j$
+
+  5. Tajpu  p  por alglui la tekston.  Tiam tajpu:  a dua <ESK> .
+
+  6. Uzu Viduman reĝimon por apartigi " ero.", kopiu ĝin per  y , moviĝu
+     ĉe la fino de la sekvanta linio per  j$  kaj algluu la tekston tie
+     per  p .
+
+---> a) tio estas la unua ero.
+     b) 
+
+RIMARKO: vi povas ankaŭ uzi  y  kiel operatoro;  yw  kopias unu vorton.
+
+
+~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
+                           Leciono 6.5 AGORDI OPCION
+
+         ** Agordu opcion por ke serĉo aŭ anstataŭgo ignoru usklecon **
+
+  1. Serĉu 'ignori' per tajpo de /ignori <Enenklavo>
+     Ripetu plurfoje premante  n .
+
+  2. Ŝaltu la opcion 'ic' (ignori usklecon) per:   :set ic
+
+  3. Nun serĉu 'ignori' denove premante  n
+     Rimarku, ke Ignori kaj IGNORI estas nun troveblas.
+
+  4. Ŝaltu la opciojn 'hlsearch' kaj 'incsearch':   :set hls is
+
+  5. Nun retajpu la serĉan komandon kaj vidu kio okazas:  /ignore <Enenklavo>
+
+  6. Por malŝalti ignoron de uskleco:  :set noic
+
+RIMARKO: Por forigi emfazon de kongruo, tajpu:   :nohlsearch
+RIMARKO: Se vi deziras ignori usklecon por nur unu serĉa komando, uzu  \c
+         en la frazo:  /ignore\c  <Enenklavo>
+
+
+~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
+                                Leciono 6 RESUMO
+
+  1. Tajpu  o  por malfermi linion SUB la kursoro kaj eki en Enmeta reĝimo.
+  1. Tajpu  O  por malfermi linion SUPER la kursoro.
+
+  2. Tajpu  a  por enmeti tekston POST la kursoro.
+     Tajpu  A  por enmeti tekston post la fino de la linio.
+
+  3. La  e  komando movas la kursoron al la fino de vorto.
+
+  4. la  y  operatoro kopias tekston,  p  algluas ĝin.
+
+  5. Tajpo de majuskla  R  eniras la Anstataŭigan reĝimon ĝis kiam
+     <ESK> estas premita.
+
+  6. Tajpo de ":set xxx" ŝaltas la opcion "xxx".  Iuj opcioj estas:
+        'ic' 'ignorecase'     ignori usklecon dum serĉo
+        'is' 'incsearch'      montru partan kongruon dum serĉo
+        'hls' 'hlsearch'      emfazas ĉiujn kongruajn frazojn
+     Vi povas uzi aŭ la longan, aŭ la mallongan nomon de opcio.
+
+  7. Antaŭaldonu "no" por malŝalti la opcion:  :set noic
+
+~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
+                            Leciono 7.1 AKIRI HELPON
+
+                          ** Uzu la helpan sistemon **
+
+  Vim havas ampleksan helpan sistemon. Por komenciĝi, provu unu el la tiuj
+  tri:
+        - premu la klavon <HELPO> (se vi havas ĝin)
+        - premu la klavon <F1> (se vi havas ĝin)
+        - tajpu   :help <Enenklavo>
+
+  Legu la tekston en la helpfenestro por trovi kiel helpo funkcias.
+  Tajpu  CTRL-W CTRL-W      por salti de unu fenestro al la alia.
+  Tajpu    :q <Enenklavo>   por fermi la helpan fenestron.
+
+  Vi povas trovi helpon pri io ajn aldonante argumenton al la komando
+  ":help".  Provu tiujn (ne forgesu premi <Enenklavo>):
+
+        :help w
+        :help c_CTRL-D
+        :help insert-index
+        :help user-manual
+
+
+~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
+                       Leciono 7.2 KREI STARTAN SKRIPTON
+
+                          ** Ebligu eblecojn de Vim **
+
+  Vim havas multe pli da eblecoj ol Vi, sed la plej multaj estas defaŭlte
+  malŝaltitaj.  Por ekuzi la eblecojn, vi devas krei dosieron "vimrc.
+
+  1. Ekredaktu la dosieron "vimrc".  Tio dependas de via sistemo:
+      :e ~/.vimrc          por Unikso
+      :e $VIM/_vimrc       por MS-Vindozo
+
+  2. Nun legu la enhavon de la ekzempla "vimrc" 
+      :r $VIMRUNTIME/vimrc_example.vim
+
+  3. Konservu la dosieron per:
+      :w
+
+  La sekvanta fojo, kiam vi lanĉas Vim, ĝi uzos sintaksan emfazon.
+  Vi povas aldoni ĉiujn viajn preferatajn agordojn al tiu dosiero "vimrc".
+  Por pli da informoj, tajpu  :help vimrc-intro
+
+
+~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
+                             Leciono 7.3 KOMPLETIGO
+
+             ** Kompletigo de komanda linio per CTRL-D kaj <TAB> **
+
+  1. Certigu ke Vim estas en kongrua reĝimo:  :set nocp
+
+  2. Rigardu tiujn dosierojn, kiuj ekzistas en la dosierujo:  :!ls  aŭ  :!dir
+
+  3. Tajpu la komencon de komando:  :e
+
+  4. Premu  CTRL-D  kaj Vim montros liston de komandoj, kiuj komencas per "e".
+
+  5. Premu <TAB>  kaj Vim kompletigos la nomon de la komando al ":edit".
+
+  6. Nun aldonu spaceton kaj la komencon de ekzistanta nomo:  :edit DOSI
+
+  7. Premu <TAB>.  Vim kompletigos la nomon (se ĝi estas unika)
+
+RIMARKO: Kompletigo funkcias por multaj komandoj. Nur provu premi CTRL-D kaj
+         <TAB>.  Estas aparte utila por  :help .
+
+~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
+                                Leciono 7 RESUMO
+
+
+  1. Tajpu  :help  aŭ premu <F1> aŭ <Helpo>  por malfermi helpan fenestron.
+
+  2. Tajpu  :help kmd  por trovi helpon pri  kmd.
+
+  3. Tajpu  CTRL-W CTRL-W  por salti al alia fenestro.
+
+  4. Tajpu  :q  to fermi la helpan fenestron.
+
+  5. Kreu komencan skripton vimrc por konservi viajn agordojn.
+
+  6. Kiam vi tajpas  :  komandon, premu CTRL-D por vidi ĉiujn kompleteblojn.
+     Premu <TAB> por uzi unu kompletigon.
+
+
+~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
+
+  Tio konkludas la instruilon de Vim.  Ĝi celis doni mallongan superrigardon
+  de la redaktilo Vim, nur tio kio sufiĉas por ebligi al vi facilan uzon de
+  la redaktilo. Estas nepre nekompleta, ĉar Vim havas multajn multajn pliajn
+  komandojn. Legu la manlibron: ":help user-manual".
+
+  Tiu instruilo estis verkita de Michael C. Pierce kaj Robert K. Ware,
+  el la Koloradia Lernejo de Minejoj (Colorado School of Mines) uzante
+  ideojn provizitajn de Charles Smith el la Stata Universitato de Koloradio
+  (Colorado State University)
+
+  Retpoŝto: bware@mines.colorado.edu.
+
+  Modifita por Vim de Bram Moolenaar.
+
+  Tradukita en Esperanto de Dominique Pellé, 2008-04-01
+  Retpoŝto: dominique.pelle@gmail.com
+  Lasta ŝanĝo: 2008-04-02
+
+~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~