comparison runtime/tutor/tutor.eo.utf-8 @ 1623:53938adac247

updated for version 7.2a
author vimboss
date Tue, 24 Jun 2008 22:14:38 +0000
parents
children 7bc41231fbc7
comparison
equal deleted inserted replaced
1622:149d8b46404c 1623:53938adac247
1 ==============================================================================
2 = B o n v e n o n al la I n s t r u i l o de V I M - Versio 1.0.eo =
3 ==============================================================================
4
5 Vim estas tre potenca redaktilo, kiu havas multajn komandojn, tro da ili
6 por ĉion klarigi en instruilo kiel ĉi tiu. Ĉi tiu instruilo estas
7 fasonita por priskribi sufiĉajn komandojn, por ke vi kapablu uzi Vim
8 kun sufiĉa facileco.
9
10 La tempo bezonata por plenumi la kurson estas 25-30 minutoj, kaj dependas
11 de kiom da tempo estas uzata por eksperimenti.
12
13 ATENTU:
14 La komandoj en la lecionoj ŝanĝos la tekston. Kopiu tiun ĉi dosieron
15 por ekzerci vin (se vi lanĉis "vimtutor", tiam estas jam kopio).
16
17 Gravas memori, ke ĉi tiu instruilo estas organizata por instrui per
18 la uzo. Tio signifas, ke vi devas plenumi la komandojn por bone lerni
19 ilin. Se vi nur legas la tekston, vi forgesos la komandojn!
20
21 Nun, certigu, ke la majuskla baskulo NE estas en reĝimo majuskla,
22 kaj premu la klavon j sufiĉe da fojoj por movi la kursoron, kaj por
23 ke la leciono 1.1 plenigu la ekranon.
24
25 ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
26 Leciono 1.1: MOVI LA KURSORON
27
28
29 ** Por movi la kursoron, premu la h,j,k,l klavojn kiel montrite. **
30 ^
31 k Konsilo: La klavo h estas la plej liva kaj movas liven.
32 < h l > La klavo l estas la plej dekstra kaj movas dekstren.
33 j La klavo j aspektas kiel malsuprena sago.
34 v
35 1. Movu la kursoron sur la ekrano ĝis kiam vi sentas vin komforta.
36
37 2. Premu la klavon (j) ĝis kiam ĝi ripetas.
38 Vi nun scias, kiel moviĝi al la sekvanta leciono
39
40 3. Uzante la malsuprenan klavon, moviĝu al la leciono 1.2.
41
42 RIMARKO: Se vi dubas pri tio, kion vi premis, premu <ESK> por reiri al
43 la normala reĝimo. Tiam repremu la deziratan komandon.
44
45 RIMARKO: La klavoj de la kursoro devus ankaŭ funkcii. Sed uzante hjkl,
46 vi kapablos moviĝi pli rapide post kiam vi kutimiĝos.
47
48 ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
49 Leciono 1.2: ELIRI EL VIM
50
51
52 !! RIMARKO: Antaŭ ol plenumi iujn subajn paŝojn ajn, legu la tutan lecionon!!
53
54 1. Premu la klavon <ESK> (por certigi, ke vi estas en normala reĝimo).
55
56 2. Tajpu: :q! <Enenklavo>.
57 Tio eliras el la rekdaktilo, SEN konservi la ŝanĝojn, kion vi faris.
58
59 3. Kiam vi vidas la ŝelinviton, tajpu la komandon kiun vi uzis por eniri
60 en ĉi tiu instruilo. Tio estus: vimtutor <Enenklavo>
61
62 4. Se vi memoris tiujn paŝojn kaj sentas vin memfida, plenumu la paŝojn
63 1 ĝis 3 por eliri kaj reeniri la redaktilon.
64
65 RIMARKO: :q! <Enenklavo> eliras sen konservi la ŝanĝojn kion vi faris.
66 Post kelkaj lecionoj, vi lernos kiel konservi la ŝanĝojn al dosiero.
67
68 5. Movu la kursoron suben ĝis la leciono 1.3.
69
70 ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
71 Leciono 1.3: REDAKTO DE TEKSTO - FORVIŜO
72
73
74 ** Premu x por forviŝi la signon sub la kursoro. **
75
76 1. Movu la kursoron al la suba linio markita per --->.
77
78 2. Por korekti la erarojn, movu la kursoron ĝis kiam ĝi estas sur la
79 forviŝenda signo.
80
81 3. Premu la klavon x por forviŝi la nedeziratan signon.
82
83 4. Ripetu paŝojn 2 ĝis 4 ĝis kiam la frazo estas ĝusta.
84
85
86 ---> La boovinno saaltiss ssur laa luuno.
87
88 5. Post kiam la linio estas ĝusta, iru al la leciono 1.4
89
90 RIMARKO: Trairante la instruilon, ne provu memori, lernu per la uzo.
91
92
93
94 ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
95 Leciono 1.4: REDAKTO DE TEKSTO - ENMETO
96
97
98 ** Premu i por enmeti tekston. **
99
100 1. Movu la kursoron al la unua suba linio markita per --->.
101
102 2. Por igi la unuan linion sama ol la dua, movu la kursoron sur la unuan
103 signon post kie la teksto estas enmetenda.
104
105 3. Premu i kaj tajpu la bezonatajn aldonojn.
106
107 4. Premu <ESK> kiam la eraroj estas korektitaj por reiri al la normala
108 reĝimo. Ripetu la paŝojn 2 ĝis 4 por korekti la frazon.
109
110 ---> Mank en ĉi linio.
111 ---> Mankas tekston en ĉi tiu linio.
112
113 5. Kiam vi sentas vin komforta pri enmeto de teksto, moviĝu al la
114 leciono 1.5.
115
116
117
118 ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
119 Leciono 1.5: REDAKTO DE TEKSTO - POSTALDONO
120
121
122 ** Premu A por postaldoni tekston. **
123
124 1. Movu la kursoron al la unua suba linio markita per --->.
125 Ne gravas sur kiu signo estas la kursoro.
126
127 2. Premu A kaj tajpu la bezonatajn aldonojn.
128
129 3. Post kiam la teksto estas aldonita, premu <ESK> por reiri al la normala
130 reĝimo.
131
132 4. Movu la kursoron al la dua linio markita per ---> kaj ripetu la
133 paŝojn 2 kaj 3 por korekti la frazon.
134
135 ---> Mankas teksto el ti
136 Mankas teksto el tiu linio.
137 ---> Mankas ankaŭ teks
138 Mankas ankaŭ teksto ĉi tie.
139
140 5 Kiam vi sentas vin komforta pri postaldono de teksto, moviĝu al la
141 leciono 1.6
142
143
144 ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
145 Leciono 1.6: REDAKTI DOSIERON
146
147 ** Uzu :wq por konservi dosieron kaj eliri. **
148
149 !! RIMARKO: Antaŭ ol plenumi iun suban paŝon ajn, legu la tutan lecionon!!
150
151 1. Eliru el la instruilo kiel vi faris en la leciono 1.2: :q!
152
153 2. Ĉe la ŝelinvito, tajpu ĉi tiun komandon: vim tutor <Enenklavo>
154 'vim' estas la komando por lanĉi la redaktilon Vim, 'tutor' estas la
155 dosiernomo de la dosiero, kiun vi volas redakti. Uzu dosieron, kiu
156 ŝanĝeblas.
157
158 3. Enmetu kaj forviŝu tekston, kiel vi lernis en la antaŭaj lecionoj.
159
160 4. Konservu la dosieron kun ŝanĝoj kaj eliru el Vim per: :qw <Enenklavo>
161
162 5. Relanĉu la instruilon vimtutor kaj moviĝu suben al la sekvanta resumo.
163
164 6. Post kiam vi legis la suprajn paŝojn, kaj komprenis ilin: faru ilin.
165
166
167 ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
168 Leciono 1 RESUMO
169
170 1. La kursoro moviĝas aŭ per la sagoklavoj, aŭ per la klavoj hjkl.
171 h (liven) j (suben) k (supren) l (dekstren)
172
173 2. Por lanĉi Vim el la ŝelinvito, tajpu: vim DOSIERNOMO <Enenklavo>
174
175 3. Por eliri el Vim, tajpu: <ESK> :q! <Enenklavo> por rezigni la ŝanĝojn
176
177 4. Por forviŝi la signojn ĉe la pozicio de la kursoro, tajpu: x
178
179 5. Por enmeti aŭ postaldoni tekston, tajpu:
180 i tajpu enmetendan tekston <ESK>
181 enmetas tekston antaŭ la kursoro
182
183 A tajpu la postaldonendan tekston <ESK>
184 postaldonas post la kursoro
185
186 RIMARKO: Premo de <ESK> iras al la normala reĝimo, aŭ rezignas la
187 nedeziratan aŭ parte plenumita komando.
188
189 Nun daŭrigu al la leciono 2.
190
191
192 ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
193 Leciono 2.1: KOMANDOJ DE FORVIŜO
194
195
196 ** Tajpu dw por forviŝi vorton. **
197
198 1. Premu <ESK> por certigi, ke vi estas en normala reĝimo.
199
200 2. Movu la kursoron al la linio markita per --->.
201
202 3. Movu la kursoron al la komenco de vorto, kiu forviŝendas.
203
204 4. Tajpu dw por forviŝi la vorton.
205
206 RIMARKO: La litero d aperos en la lasta linio sur la ekrano kiam vi
207 tajpas ĝin. Vim atendas ĝis kiam vi tajpas w . Se vi vidas
208 alian signon ol d vi tajpis ion mise; premu <ESK> kaj
209 rekomencu.
210
211 ---> Estas iuj vortoj kiuj Zamenhof ne devus esti akuzativo en ĉi tiu frazo.
212
213 5. Ripetu paŝojn 3 kaj 4 ĝis kiam la frazo estas ĝusta kaj moviĝu al la
214 leciono 2.2.
215
216
217 ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
218 Leciono 2.2: PLIAJ KOMANDOJ DE FORVIŜO
219
220 ** Tajpu d$ por forviŝi la finon de la linio. **
221
222 1. Premu <ESK> por certigi, ke vi estas en normala reĝimo.
223
224 2. Movu la kursoron sur la suban linion markita per --->.
225
226 3. Movu la kursoron ĉe la fino de la ĝusta linio (POST la unua . ).
227
228 4. Tajpu d$ por forivŝi ĝis la fino de la linio.
229
230 ---> Iu tajpis la finon de ĉi tiu linio dufoje. fino de ĉi tiu linio dufoje.
231
232
233 5. Moviĝu al la leciono 2.3 por kompreni kio okazas.
234
235
236
237 ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
238 Leciono 2.3: PRI OPERATOROJ KAJ MOVOJ
239
240
241 Multaj komandoj, kiuj ŝanĝas la tekston, estas faritaj de operatoro kaj
242 movo. La formato de komando de forviŝo per la operatoro de forviŝo d
243 estas kiel sekvas:
244
245 d movo
246
247 Kie:
248 d - estas la operatoro de movo
249 movo - estas tio, pri kio la operatoro operacios (listigita sube)
250
251 Mallonga listo de movoj:
252 w - ĝis la komenco de la sekvanta vorto, krom ĝian unuan signon.
253 e - ĝis la fino de la nuna vorto, krom la lasta signo.
254 $ - ĝis la fino de la linio, krom la lasta signo.
255
256 Do tajpo de 'de' forviŝos ekde la kursoro ĝis la fino de la vorto.
257
258 RIMARKO: Premo de nur la movo en Normala reĝimo sen operatoro movos
259 la kursoron kiel specifite.
260
261
262 ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
263 Leciono 2.4: UZI NOMBRON POR MOVO
264
265 ** Tajpo de nombro antaŭ movo ripetas ĝin laŭfoje. **
266
267 1. Movu la kursoron ĉe la komenco de la suba linio markita per --->.
268
269 2. Tajpu 2w por movi la kursoron je du vortoj antaŭen.
270
271 3. Tajpu 3e por movi la kursoron ĉe la fino de la tria vorto antaŭen.
272
273 4. Tajpu 0 (nul) por moviĝi ĉe la komenco de la linio.
274
275
276 5. Ripetu paŝojn 2 ĝis 3 kun malsamaj nombroj.
277
278 ---> Tio estas nur linio kun vortoj, kie vi povas moviĝi.
279
280 6. Moviĝu al la leciono 2.5.
281
282
283 ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
284 Leciono 2.5: UZI NOMBRON POR FORVIŜI PLI
285
286 ** Tajpo de nombro kun operatoro ripetas ĝin laŭfoje. **
287
288 En la kombinaĵo de la operatoro de forviŝo, kaj movo kiel menciita
289 ĉi-supre, eblas aldoni nombron antaŭ la movo por pli forviŝi:
290 d nombro movo
291
292 1. Movu la kursoron ĉe la unua MAJUSKLA vorto en la linio markita per --->.
293
294 2. Tajpu d2w por forviŝi la du MAJUSKLAJN vortojn
295
296 3. Ripetu paŝojn 1 ĝis 2 per malsama nombro por forviŝi la sinsekvajn
297 MAJUSKLAJN vortojn per unu komando
298
299 ---> Tiu AB CDE linio FGHI JK LMN OP de vortoj estas Q RS TUV purigita.
300
301
302 ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
303 Leciono 2.6: OPERACII SUR LINIOJ
304
305 ** Tajpu dd por forviŝi tutan linion. **
306
307 Pro la ofteco de forviŝo de tuta linio, la verkisto de Vi decidis, ke
308 estus pli facile simple tajpi du d-ojn por forviŝi linion.
309
310 1. Movu la kursoron sur la duan linion en la suba frazo.
311 2. Tajpu dd por forviŝi la linion.
312 3. Nun moviĝu al la kvara linio.
313 4. Tajpu 2dd por forviŝi du liniojn.
314
315 ---> 1) Rozoj estas ruĝaj,
316 ---> 2) Ŝlimo estas amuza,
317 ---> 3) Violoj estas bluaj,
318 ---> 4) Mi havas aŭton,
319 ---> 5) Horloĝoj diras kioma horo estas,
320 ---> 6) Sukero estas dolĉa,
321 ---> 7) Kaj tiel vi estas.
322
323
324 ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
325 Leciono 2.7: LA KOMANDO DE MALFARO
326
327 ** Premu u por malfari la lastajn komandojn, U por ripari la tutan linion. **
328
329 1. Movu la kursoron ĉe la suba linio markita per ---> kaj metu ĝin sur
330 la unuan eraron.
331 2. Tajpu x por forviŝi la unuan nedeziratan signon.
332 3. Nun tajpu u por malfari la lastan plenumitan komandon.
333 4. Ĉi-foje, riparu ĉiujn erarojn en la linio kaj ĝia originala stato.
334 5. Nun tajpu majusklan U por igi la linion al ĝia antaŭa stato.
335 6. Nun tajpu u kelkfoje por malfari la U kaj antaŭajn komandojn.
336 7. Nun tajpu CTRL-R (premante la CTRL klavon dum vi premas R) kelkfoje
337 por refari la komandojn (malfari la malfarojn).
338
339 ---> Koorektii la erarojn sur tiuu ĉi liniio kaj remettu illlin per malfaro.
340
341 8. Tiuj estas tre utilaj komandoj. Nun moviĝu al la leciono 2 RESUMO.
342
343
344 ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
345 Leciono 2 RESUMO
346
347 1. Por forviŝi ekde la kursoro ĝis la sekvanta vorto, tajpu: dw
348 2. Por forviŝi ekde la kursoro ĝis la fino de la linio, tajpu: d$
349 3. Por forviŝi tutan linion, tajpu: dd
350
351 4. Por ripeti movon, antaŭmetu nombron: 2w
352 5. La formato de ŝanĝa komando estas:
353 operatoro [nombro] movo
354
355 kie:
356 operatoro - estas tio, kio farendas, kiel d por forviŝi
357 [nombro] - estas opcia nombro por ripeti la movon
358 movo - movas sur la teksto por operacii, kiel ekzemple w (vorto),
359 $ (ĝis fino de linio), ktp.
360
361 6. Por moviĝi al la komenco de la linio, uzu nul: 0
362
363 7. Por malfari antaŭajn agojn, tajpu: u (minuskla u)
364 Por malfari ĉiujn ŝanĝojn sur la linio, tajpu: U (majuskla U)
365 Por refari la malfarojn, tajpu: CTRL-R
366
367
368 ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
369 Leciono 3.1 LA KOMANDO DE METO
370
371 ** Tajpu p por meti tekston forviŝitan antaŭe post la kursoro. **
372
373 1. Movu la kursoron ĉe la unua ---> suba linio.
374
375 2. Tajpu dd por forviŝi la linion kaj konservi ĝin ene de reĝistro de Vim.
376
377 3. Movu la kursoron ĉe la linio c), SUPER kie la forviŝita linio devus esti.
378
379 4. Tajpu p por meti la linion sub la kursoron.
380
381 5. Ripetu la paŝojn 2 ĝis 4 por meti ĉiujn liniojn en la ĝusta ordo.
382
383 ---> d) Ĉu ankaŭ vi povas lerni?
384 ---> b) Violoj estas bluaj,
385 ---> c) Inteligenteco lerneblas,
386 ---> a) Rozoj estas ruĝaj,
387
388
389 ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
390 Leciono 3.2 LA KOMANDO DE ANSTATAŬIGO
391
392 ** Tajpu rx por anstataŭigi la signon ĉe la kursoro per x . **
393
394
395 1. Movu la kursoron ĉe la unua suba linio markita per --->.
396
397 2. Movu la kursoron ĝis la unua eraro.
398
399 3. Tajpu r kaj la signon, kiu devus esti tie.
400
401 4. Ripetu paŝojn 2 kaj 3 ĝis kiam la unua linio egalas la duan.
402
403 ---> Kiem tiu lanio estis tajpita, iu pramis la naĝuftajn klovojn!
404 ---> Kiam tiu linio estis tajpita, iu premis la neĝustajn klavojn!
405
406 5. Nun moviĝu al la leciono 3.3.
407
408 Rimarko: Memoru, ke vi devus lerni per uzo, kaj ne per memorado.
409
410
411 ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
412 Leciono 3.3 LA OPERATORO DE ŜANĜO
413
414 ** Por ŝanĝi ĝis la fino de la vorto, tajpu ce . **
415
416 1. Movu la kursoron ĉe la unua suba linio markita per --->.
417
418 2. Metu la kursoron sur la d en lduzw
419
420 3. Tajpu ce kaj la ĝustan vorton (en tiu ĉi kazo, tajpu inio ).
421
422 4. Premu <ESK> kaj moviĝu al la sekvanta signo, kiu bezonas ŝanĝon.
423
424 5. Ripetu la paŝojn 3 kaj 4 ĝis kiam la unua frazo egalas la duan.
425
426 ---> Tiu lduzw havas kelkajn vortojn, kiii bezas ŝanĝon per la ŝanĝooto.
427 ---> Tiu linio havas kelkajn vortojn, kiuj bezonas ŝanĝon per la ŝanĝoperatoro.
428
429
430 ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
431 Leciono 3.4 PLIAJ ŜANĜOJ PER c
432
433 ** La operatoro de ŝanĝo uzeblas kun la sama movo ol forviŝo. **
434
435 1. La operatoro de ŝanĝo funkcias sammaniere kiel forviŝo. La formato estas:
436
437 c [nombro] movo
438
439 2. La movoj estas samaj, kiel ekzemple w (vorto) kaj $ (fino de linio).
440
441 3. Moviĝu ĉe la unua suba linio markita per --->.
442
443 4. Movu la kursoron al la unua eraro.
444
445 5. Tajpu c$ kaj tajpu la reston de la linio kiel la dua kaj premu <ESK>.
446
447 ---> La fino de ĉi tiu linio bezonas helpon por igi ĝin same kiel la dua.
448 ---> La fino de ĉi tiu linio bezonas korektojn per uzo de la komando c$
449
450 RIMARKO: Vi povas uzi la klavon Retropaŝo por korekti erarojn dum vi tajpas.
451
452
453 ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
454 Leciono 3 RESUMO
455
456 1. Por remeti tekston, kiun vi ĵus forviŝis, tajpu p. Tio metas la
457 forviŝitan tekston POST la kursoro (se linio estis forviŝita, ĝi
458 iros en la linion sub la kursoro).
459
460 2. Por anstataŭigi la signon sub la kursoro, tajpu r kaj tiam la signon
461 kion vi deziras havi tie.
462
463 3. La operatoro de ŝanĝo ebligas al vi ŝanĝi ekde la kursoro, ĝis kie
464 la movo iras. Ekz. tajpu ce por ŝanĝi ekde la kursoro ĝis la fino
465 de la vorto, c$ por ŝanĝi ĝis la fino de la linio.
466
467 4. La formato de ŝanĝo estas:
468
469 c [nombro] movo
470
471 Nun daŭrigu al la sekvanta leciono.
472
473
474 ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
475 Leciono 4.1: POZICIO DE KURSORO KAJ STATO DE DOSIERO
476
477 ** Tajpu CTRL-G por montri vian pozicion en la dosiero kaj la dosierstaton.
478 Tajpu G por moviĝi al linio en la dosiero. **
479
480 RIMARKO: Legu la tutan lecionon antaŭ ol plenumi iun paŝon ajn!!
481
482 1. Premu la klavon Ctrl kaj premu g . Oni nomas tion CTRL-G.
483 Mesaĝo aperos ĉe la suba parto de la paĝo kun la dosiernomo kaj la
484 pozicio en la dosiero. Memoru la numeron de la linio por paŝo 3.
485
486 RIMARKO: Vi eble vidas la pozicion de la kursoro ĉe la suba dekstra
487 angulo de la ekrano. Tio okazas kiam la agordo 'ruler' estas
488 ŝaltita (vidu :help 'ruler')
489
490 2. Premu G por moviĝi ĉe la subo de la dosiero.
491 Tajpu gg por moviĝi ĉe la komenco de la dosiero.
492
493 3. Tajpu la numeron de la linio kie vi estis kaj poste G . Tio removos
494 vin al la linio, kie vi estis kiam vi unue premis CTRL-G.
495
496 4. Se vi sentas vin komforta, plenumu paŝojn 1 ĝis 3.
497
498
499 ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
500 Leciono 4.2 LA KOMANDO DE SERĈO
501
502 ** Tajpu / kaj poste frazon por serĉi la frazon. **
503
504 1. En normala reĝimo, tajpu la / signon. Rimarku, ke ĝi kaj la kursoro
505 aperas ĉe la suba parto de la ekrano kiel por la : komando.
506
507 2. Nun tajpu 'errarro' <Enenklavo>.
508 Tio estas la vorto, kion vi volas serĉi.
509
510 3. Por serĉi la saman frazon denove, simple tajpu n .
511 Por serĉi la saman frazon denove en la retrodirekto, tajpu N .
512
513 4. Por serĉi frazon en la retrodirekto, uzu ? anstataŭ / .
514
515 5. Por reiri tien, el kie vi venis, premu CTRL-O (Premu Ctrl kaj o
516 literon o). Ripetu por pli retroiri. CTRL-I iras antaŭen.
517
518 ---> "errarro" ne estas maniero por literumi eraro; errarro estas eraro.
519
520 RIMARKO: Kiam la serĉo atingas la finon de la dosiero, ĝi daŭras ĉe la
521 komenco, krom se la agordo 'wrapscan' estas malŝaltita.
522
523
524 ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
525 Leciono 4.3 SERĈO DE KONGRUAJ KRAMPOJ
526
527 ** Tajpu % por trovi kongruan ), [ aŭ } **
528
529 1. Poziciu la kursoron sur iun (, [ aŭ { en la linio markita per --->.
530
531 2. Nun tajpu la % signon.
532
533 3. La kursoro moviĝas al la kongrua krampo.
534
535 4. Tajpu % por movi la kursoron al la alia kongrua krampo.
536
537 5. Movu la kursoron al la alia (, ), [, ], {, } kaj observu tion,
538 kion % faras.
539
540 ---> Ĉi tiu ( estas testa linio kun (-oj, [-oj, ]-oj kaj {-oj, }-oj en ĝi. ))
541
542
543 ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
544 Leciono 4.4 LA KOMANDO DE ANSTATAŭIGO
545
546
547 ** Tajpu :s/malnova/nova/g por anstataŭigi 'nova' per 'malnova'. **
548
549 1. Movu la kursoron al la suba linio markita per --->.
550
551 2. Tajpu :s/laa/la <Enenklavo> . Rimarku, ke la komando ŝanĝas nur la
552 unuan okazaĵon de "laa" en la linio.
553
554 3. Nun tajpu :s/laa/la/g . Aldono de g opcio signifas mallokan
555 anstataŭigon en la linio. Ĝi ŝanĝas ĉiujn okazaĵojn de "laa" en la
556 linio.
557
558 ---> laa plej bona tempo por vidi florojn estas en laa printempo.
559
560 4. Por ŝanĝi ĉiujn okazaĵojn de iu ĉena signo inter du linioj,
561 tajpu :#,#s/malnova/nova/g kie #,# estas la numeroj de linioj de la
562 intervalo de la linioj kie la anstataŭigo
563 okazos.
564 Tajpu :%s/malnova/nova/g por ŝanĝi ĉiujn okazaĵojn en la tuta
565 dosiero.
566 Tajpu :s/malnova/nova/gc por trovi ĉiujn okazaĵojn en la tuta
567 dosiero, kun invitilo ĉu anstataŭigi
568 aŭ ne.
569
570
571 ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
572 Leciono 4 RESUMO
573
574 1. CTRL-G vidigas vian pozicion en la dosiero kaj la staton de la dosiero.
575 G movas la kursoron al la fino de la dosiero.
576 numero G movas la kursoron al tiu numero de linio.
577 gg movas la kursoron al la unua linio.
578
579 2. Tajpo de / kaj frazon serĉas la frazon antaŭen.
580 Tajpo de ? kaj frazon serĉas la frazon malantaŭen.
581 Post serĉo, tajpu n por trovi la sekvantan okazaĵon en la sama direkto aŭ
582 N por serĉi en la mala direkto.
583 CTRL-O movas vin al la antaŭaj pozicioj, CTRL-I al la novaj pozicioj.
584
585 3. Tajpo de % kiam la kursoro estas sur (,),[,],{ aŭ } moviĝas al ĝia
586 kongruo.
587
588 4. Por anstataŭigi 'nova' en la unua 'malnova' en linio :s/malnova/nova
589 Por anstataŭigi 'nova' en ĉiuj 'malnova'-oj en linio :s/malnova/nova/g
590 Por anstataŭigi frazon inter du #-aj linioj :#,#s/malnova/nova/g
591 Por anstataŭigi ĉiujn okazaĵojn en la dosiero :%s/malnova/nova/g
592 Por demandi konfirmon ĉiu-foje, aldonu 'c' :%s/malnova/nova/gc
593
594
595 ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
596 Leciono 5.1 KIEL PLENUMI EKSTERAN KOMANDON
597
598 ** Tajpu :! sekvata de ekstera komando por plenumi la komandon. **
599
600 1. Tajpu la konatan komandon : por pozicii la kursoron ĉe la suba parto
601 de la ekrano. Tio ebligas tajpadon de komando en komanda linio.
602
603 2. Nun tajpu la ! (krisigno) signon. Tio ebligas al vi plenumi iun
604 eksteran ŝelan komandon ajn.
605
606 3. Ekzemple, tajpu ls post ! kaj tajpu <Enenklavo>. Tio listigos la
607 enhavon de la dosierujo, same kiel se vi estis en ŝela invito.
608 Aŭ uzu :!dir se ls ne funkcias.
609
610 RIMARKO: Eblas plenumi iun eksteran komandon ajn tiamaniere, ankaŭ kun
611 argumentoj.
612
613 RIMARKO: Ĉiuj : komandoj devas finiĝi per tajpo de <Enenklavo>
614 Ekde nun, ni ne plu mencios tion.
615
616
617 ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
618 Leciono 5.2 PLI PRI KONSERVO DE DOSIERO
619
620 ** Por konservi la faritajn ŝanĝojn en la teksto, tajpu :w DOSIERNOMO. **
621
622 1. Tajpu !dir aŭ !ls por akiri liston de via dosierujo.
623 Vi jam scias, ke vi devas tajpi <Enenklavo> post tio.
624
625 2. Elektu dosieron, kiu ne jam ekzistas, kiel ekzemple TESTO.
626
627 3. Nun tajpu: :w TESTO (kie TESTO estas la elektita dosiernomo)
628
629 4. Tio konservas la tutan dosieron (instruilo de Vim) per la nomo TESTO.
630 Por kontroli tion, tajpu :!dir aŭ !ls denove por vidigi vian
631 dosierujon.
632
633 RIMARKO: Se vi volus eliri el Vim kaj restartigi ĝin denove per vim TESTO,
634 la dosiero estus precize same kiel kopio de la instruilo kiam vi
635 konservis ĝin.
636
637 5. Nun forviŝu la dosieron tajpante (MS-DOS): :!del TESTO
638 aŭ (UNIKSO): :!rm TESTO
639
640
641 ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
642 Leciono 5.3 APARTIGI KONSERVENDAN TESTON
643
644 ** Por konservi parton de la dosiero, tajpu v movo :w DOSIERNOMO **
645
646 1. Movu la kursoron al tiu linio.
647
648 2. Premu v kaj movu la kursoron al la kvina suba ero. Rimarku, ke la
649 teksto emfaziĝas.
650
651 3. Premu la : signon. Ĉe la fino de la ekrano :'<,'> aperos.
652
653 4. Tajpu w TESTO , kie TESTO estas dosiernomo, kiu ne jam ekzistas.
654 Kontrolu, ke vi vidas :'<,'>w TESTO antaŭ premi <Enenklavo>.
655
656 5. Vim konservos la apartigitajn liniojn al la dosiero TESTO. Uzu :dir
657 aŭ :!ls por vidigi ĝin. Ne jam forviŝu ĝin. Ni uzos ĝin en la
658 sekvanta leciono.
659
660 RIMARKO: PREMO DE v komencas Viduman apartigon. Vi povas movi la kursoron
661 por pligrandigi aŭ malpligrandigi la apartigon. Tiam vi povas uzi
662 operatoron por plenumi ion kun la teksto. Ekzemple, d forviŝas
663 la tekston.
664
665
666 ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
667 Leciono 5.4 AKIRI KAJ KUNFANDI DOSIEROJN
668
669
670 ** Por enmeti la enhavon de dosiero, tajpu :r DOSIERNOMON **
671
672 1. Movu la kursoron ĵus super ĉi tiu linio.
673
674 RIMARKO: Post plenumo de paŝo 2, vi vidos tekston el la leciono 5.3. Tiam
675 moviĝu SUBEN por vidi tiun lecionon denove.
676
677 2. Nun akiru vian dosieron TESTO uzante la komandon :r TESTO kie TESTO
678 estas la nomo de la dosiero, kiun vi uzis.
679 La dosiero, kion vi akiras, estas metita sub la linio de la kursoro.
680
681 3. Por kontroli, ĉu la dosiero akiriĝis, retromovu la kursoron kaj rimarku,
682 ke estas nun du kopioj de la leciono 5.3, la originala kaj la versio mem
683 de la dosiero.
684
685 RIMARKO: Vi nun povas legi la eliron de ekstera komando. Ekzemple,
686 :r !ls legas la eliron de la komando ls kaj metas ĝin sub la
687 kursoron.
688
689
690 ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
691 Leciono 5 RESUMO
692
693
694 1. :!komando plenumas eksteran komandon.
695
696 Iuj utilaj ekzemploj estas:
697 (MS-DOS) (UNIKSO)
698 :!dir :!ls - listigas dosierujon
699 :!del DOSIERNOMO :!rm DOSIERNOMO - forviŝas la dosieron DOSIERNOMO
700
701 2. :w DOSIERNOMO konservas la nunan dosieron de Vim al disko kun la
702 nomo DOSIERNOMO.
703
704 3. v movo :w DOSIERNOMO konservas la Viduman apartigo de linioj en
705 dosiero DOSIERNOMO.
706
707 4. :r DOSIERNOMO akiras la dosieron DOSIERNOMO el la disko kaj metas
708 ĝin sub la pozicion de la kursoro.
709
710 5. :r !dir legas la eligon de la komando dir kaj metas ĝin sub la
711 pozicion de la kursoro.
712
713
714 ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
715 Leciono 6.1 LA KOMANDO DE MALFERMO
716
717
718 ** Tajpu o por malfermi linion sub la kursoro kaj eniri Enmetan reĝimon. **
719
720 1. Movu la kursoron al la suba linio markita per --->.
721
722 2. Tajpu la minusklan literon o por malfermi linion SUB la kursoro kaj
723 eniri la Enmetan reĝimon.
724
725 3. Nun tajpu tekston kaj premu <ESK> por eliri la Enmetan reĝimon.
726
727 ---> Post tajpo de o la kursoro moviĝas al la malfermata linio en
728 Enmeta reĝimo.
729
730 4. Por malfermi linion SUPER la kursoro, nur tajpu majusklan O ,
731 anstataŭ minusklan o. Provu tion per la suba linio.
732
733 ---> Malfermu linion SUPER tiu tajpante O dum la kursoro estas sur tiu linio.
734
735
736 ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
737 Leciono 6.2 LA KOMANDO DE POSTALDONO
738
739
740 ** Tajpu a por enmeti POST la kursoro. **
741
742 1. Movu la kursoron ĉe la komenco de la linio markita per --->.
743
744 2. Premu e ĝis kiam la kursoro estas ĉe la fino de li.
745
746 3. Tajpu a (minuskle) por aldoni tekston POST la kursoro.
747
748 4. Kompletigu la vorton same kiel la linio sub ĝi. Premu <ESK> por
749 eliri la Enmetan reĝimon.
750
751 5. Uzu e por moviĝi al la sekvanta nekompleta vorto kaj ripetu
752 paŝojn 3 kaj 4.
753
754 ---> Ĉi tiu lin ebligos vin ekz vin postal tekston al linio.
755 ---> Ĉi tiu linio ebligos vin ekzerci vin postaldoni tekston al linio.
756
757 RIMARKO: Ĉiu a, i kaj A iras al la sama Enmeta reĝimo, la nura malsamo
758 estas tie, kie la signoj estas enmetitaj.
759
760
761 ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
762 Leciono 6.3 ALIA MANIERO POR ANSTATAŬIGI
763
764
765 ** Tajpu majusklan R por anstataŭigi pli ol unu signo. **
766
767 1. Movu la kursoron al la unua suba linio markita per --->. Movu la
768 kursoron al la komenco de la unua xxx .
769
770 2. Nun premu R kaj tajpu la nombron sub ĝi en la dua linio, por ke ĝi
771 anstataŭigu la xxx .
772
773 3. Premu <ESK> por foriri la Anstataŭigan reĝimon. Rimarku, ke la cetera
774 parto de la linio restas neŝanĝata.
775
776 4. Ripetu la paŝojn por anstataŭigi la restantajn xxx.
777
778 ---> Aldono de 123 al xxx donas al vi xxx.
779 ---> Aldono de 123 al 456 donas al vi 579.
780
781 RIMARKO: Anstataŭiga reĝimo estas same kiel Enmeta reĝimo, sed ĉiu signo
782 tajpita forviŝas ekzistan signon.
783
784
785 ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
786 Leciono 6.4 KOPII KAJ ALGLUI TEKSTON
787
788
789 ** Uzu la y operatoron por kopii tekston, kaj p por alglui ĝin **
790
791
792 1. Iru al la linio markita per ---> sube kaj poziciu la kursoron post "a)".
793
794 2. Komencu la Viduman reĝimon per v kaj movu la kursoron ĵus antaŭ "unua".
795
796 3. Tajpu y por kopii la emfazitan tekston.
797
798 4. Movu la kursoron ĉe la fino de la linio: j$
799
800 5. Tajpu p por alglui la tekston. Tiam tajpu: a dua <ESK> .
801
802 6. Uzu Viduman reĝimon por apartigi " ero.", kopiu ĝin per y , moviĝu
803 ĉe la fino de la sekvanta linio per j$ kaj algluu la tekston tie
804 per p .
805
806 ---> a) tio estas la unua ero.
807 b)
808
809 RIMARKO: vi povas ankaŭ uzi y kiel operatoro; yw kopias unu vorton.
810
811
812 ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
813 Leciono 6.5 AGORDI OPCION
814
815 ** Agordu opcion por ke serĉo aŭ anstataŭgo ignoru usklecon **
816
817 1. Serĉu 'ignori' per tajpo de /ignori <Enenklavo>
818 Ripetu plurfoje premante n .
819
820 2. Ŝaltu la opcion 'ic' (ignori usklecon) per: :set ic
821
822 3. Nun serĉu 'ignori' denove premante n
823 Rimarku, ke Ignori kaj IGNORI estas nun troveblas.
824
825 4. Ŝaltu la opciojn 'hlsearch' kaj 'incsearch': :set hls is
826
827 5. Nun retajpu la serĉan komandon kaj vidu kio okazas: /ignore <Enenklavo>
828
829 6. Por malŝalti ignoron de uskleco: :set noic
830
831 RIMARKO: Por forigi emfazon de kongruo, tajpu: :nohlsearch
832 RIMARKO: Se vi deziras ignori usklecon por nur unu serĉa komando, uzu \c
833 en la frazo: /ignore\c <Enenklavo>
834
835
836 ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
837 Leciono 6 RESUMO
838
839 1. Tajpu o por malfermi linion SUB la kursoro kaj eki en Enmeta reĝimo.
840 1. Tajpu O por malfermi linion SUPER la kursoro.
841
842 2. Tajpu a por enmeti tekston POST la kursoro.
843 Tajpu A por enmeti tekston post la fino de la linio.
844
845 3. La e komando movas la kursoron al la fino de vorto.
846
847 4. la y operatoro kopias tekston, p algluas ĝin.
848
849 5. Tajpo de majuskla R eniras la Anstataŭigan reĝimon ĝis kiam
850 <ESK> estas premita.
851
852 6. Tajpo de ":set xxx" ŝaltas la opcion "xxx". Iuj opcioj estas:
853 'ic' 'ignorecase' ignori usklecon dum serĉo
854 'is' 'incsearch' montru partan kongruon dum serĉo
855 'hls' 'hlsearch' emfazas ĉiujn kongruajn frazojn
856 Vi povas uzi aŭ la longan, aŭ la mallongan nomon de opcio.
857
858 7. Antaŭaldonu "no" por malŝalti la opcion: :set noic
859
860 ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
861 Leciono 7.1 AKIRI HELPON
862
863 ** Uzu la helpan sistemon **
864
865 Vim havas ampleksan helpan sistemon. Por komenciĝi, provu unu el la tiuj
866 tri:
867 - premu la klavon <HELPO> (se vi havas ĝin)
868 - premu la klavon <F1> (se vi havas ĝin)
869 - tajpu :help <Enenklavo>
870
871 Legu la tekston en la helpfenestro por trovi kiel helpo funkcias.
872 Tajpu CTRL-W CTRL-W por salti de unu fenestro al la alia.
873 Tajpu :q <Enenklavo> por fermi la helpan fenestron.
874
875 Vi povas trovi helpon pri io ajn aldonante argumenton al la komando
876 ":help". Provu tiujn (ne forgesu premi <Enenklavo>):
877
878 :help w
879 :help c_CTRL-D
880 :help insert-index
881 :help user-manual
882
883
884 ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
885 Leciono 7.2 KREI STARTAN SKRIPTON
886
887 ** Ebligu eblecojn de Vim **
888
889 Vim havas multe pli da eblecoj ol Vi, sed la plej multaj estas defaŭlte
890 malŝaltitaj. Por ekuzi la eblecojn, vi devas krei dosieron "vimrc.
891
892 1. Ekredaktu la dosieron "vimrc". Tio dependas de via sistemo:
893 :e ~/.vimrc por Unikso
894 :e $VIM/_vimrc por MS-Vindozo
895
896 2. Nun legu la enhavon de la ekzempla "vimrc"
897 :r $VIMRUNTIME/vimrc_example.vim
898
899 3. Konservu la dosieron per:
900 :w
901
902 La sekvanta fojo, kiam vi lanĉas Vim, ĝi uzos sintaksan emfazon.
903 Vi povas aldoni ĉiujn viajn preferatajn agordojn al tiu dosiero "vimrc".
904 Por pli da informoj, tajpu :help vimrc-intro
905
906
907 ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
908 Leciono 7.3 KOMPLETIGO
909
910 ** Kompletigo de komanda linio per CTRL-D kaj <TAB> **
911
912 1. Certigu ke Vim estas en kongrua reĝimo: :set nocp
913
914 2. Rigardu tiujn dosierojn, kiuj ekzistas en la dosierujo: :!ls aŭ :!dir
915
916 3. Tajpu la komencon de komando: :e
917
918 4. Premu CTRL-D kaj Vim montros liston de komandoj, kiuj komencas per "e".
919
920 5. Premu <TAB> kaj Vim kompletigos la nomon de la komando al ":edit".
921
922 6. Nun aldonu spaceton kaj la komencon de ekzistanta nomo: :edit DOSI
923
924 7. Premu <TAB>. Vim kompletigos la nomon (se ĝi estas unika)
925
926 RIMARKO: Kompletigo funkcias por multaj komandoj. Nur provu premi CTRL-D kaj
927 <TAB>. Estas aparte utila por :help .
928
929 ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
930 Leciono 7 RESUMO
931
932
933 1. Tajpu :help aŭ premu <F1> aŭ <Helpo> por malfermi helpan fenestron.
934
935 2. Tajpu :help kmd por trovi helpon pri kmd.
936
937 3. Tajpu CTRL-W CTRL-W por salti al alia fenestro.
938
939 4. Tajpu :q to fermi la helpan fenestron.
940
941 5. Kreu komencan skripton vimrc por konservi viajn agordojn.
942
943 6. Kiam vi tajpas : komandon, premu CTRL-D por vidi ĉiujn kompleteblojn.
944 Premu <TAB> por uzi unu kompletigon.
945
946
947 ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
948
949 Tio konkludas la instruilon de Vim. Ĝi celis doni mallongan superrigardon
950 de la redaktilo Vim, nur tio kio sufiĉas por ebligi al vi facilan uzon de
951 la redaktilo. Estas nepre nekompleta, ĉar Vim havas multajn multajn pliajn
952 komandojn. Legu la manlibron: ":help user-manual".
953
954 Tiu instruilo estis verkita de Michael C. Pierce kaj Robert K. Ware,
955 el la Koloradia Lernejo de Minejoj (Colorado School of Mines) uzante
956 ideojn provizitajn de Charles Smith el la Stata Universitato de Koloradio
957 (Colorado State University)
958
959 Retpoŝto: bware@mines.colorado.edu.
960
961 Modifita por Vim de Bram Moolenaar.
962
963 Tradukita en Esperanto de Dominique Pellé, 2008-04-01
964 Retpoŝto: dominique.pelle@gmail.com
965 Lasta ŝanĝo: 2008-04-02
966
967 ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~